Esperanto - la nova latino de la Eklezio

Informoj por tradukantoj

stato: 16.05.2010


La libron "Esperanto - la nova latino de la Eklezio" ĉiu rajtas traduki kaj eldoni en naciaj lingvoj sen ajna licencpago. Tamen la aŭtoro ne respondecas pri eventualaj rajtoj de aliuloj. La rajto eldoni la libron parte aŭ komplete en Esperanto, en la angla aŭ en la franca en presita formo restas en la unuaj 5 jaroj post la apero ĉe Flandra Esperanto-Ligo.

Nacilingvaj tradukoj estas ne nur permesitaj, sed eventuale eĉ subvenciataj pere de la Fonduso Max Josef Metzger (vidu sube).

En la reto la kompleta libro estas legebla en la lingvoj germana, Esperanto, angla, rusa, portugala, franca kaj hungara. En litova lingvo la libro aperis nur en presita formo.

Ĉi tie trovigxas multaj ilustraĵoj el la diverslingvaj eldonoj. Eblas transpreni ilin en alilingvajn eldonojn.


1. La eldonoj en diversaj lingvoj

La auxtoron atingis gxis nun la sekvaj informoj pri eventualaj eldonoj en 15 diversaj lingvoj:

angla: Maire Mullarney (Irlando) kaj Mike Leon (Novzelando) tradukis la libron. Gxi aperis fine de majo 2002 en 1.000 ekzempleroj cxe Flandra Esperanto-Ligo kun la titolo Esperanto - The New Latin for the Church and for Ecumenism.

cxehxa: Ankoraux ne ekzistas konkreta plano. Sed principe Petro Chrdle povus imagi eldoni cxehxan tradukon en sia eldonejo KAVA-Pech.

Esperanto: Aperis en julio 2001 cxe Flandra Esperanto-Ligo en 1.000 ekzempleroj. Titolo: Esperanto - la nova latino de la Eklezio.

franca: La libro aperis fine de septembro 2005 ĉe Flandra Esperanto-Ligo en 1.000 ekzempleroj. Kompare kun la eldonoj en aliaj lingvoj, ĝi havas ĉirkaŭ la duoblan amplekson (286 paĝoj). Ĝi estas komplete reviziita; la franca teamo multloke aktualigis la tekston (menciante ekzemple jam la novan papon Benedikton XVI) aŭ aldonis ion. Unu el la ĉefaj aldonaĵoj estas 50-paĝa listo kompilita de Chrstian Lavarenne pri la rilato de kardinaloj kaj aliaj famuloj al Esperanto. Titolo: L'Espéranto. Un nouveau latin pour l'Église et pour l'humanité.

germana: La unua eldono aperis en julio 1999 cxe la eldonejo Gmeiner en 10.000 ekzempleroj. Titolo: Esperanto - das neue Latein der Kirche. Nova eldono aperos eble, kiam gxi estos plene elcxerpita.

hispana: La ideo eldoni la libron ankaux hispanlingve aperis unue en Brazilo; Ismael Ávila, kiu jam traukis la libron en la portugalan, kunlaborus en la projekto. Intertempe ankaux Jose Maria Ros Togores, auxtoro de la retpagxoj de Madrida Katolika Unuigxo Esperantista, anoncis sian pretecon kunlabori.

hungara: Jozefo Horvath tradukis la libron. Titolo: Eszperantó – az egyház új latinja. Gxi aperis rete en marto 2010, kaj en presita formo en majo 2010 en 500 ekzempleroj.

itala: Teamo de italaj IKUE-aktivuloj tradukis parton de la libro jam en 2001, sed ankoraux ne finis la laboron.

kroata: Marija Belosxevicx iam komencis traduki la libron. Eventuale oni publikigos gxin nur rete.

litova: La traduko aperis (iom surprize kaj sen ia subteno de la Fonduso Metzger) en aprilo 2004 cxe la eldonejo Alma littera en Vilnius. Titolo: Krikscionybe ir Esperanto; tradukinto (el la rusa!): Irena Miskiniene.135 pagxoj, ISBN 9955-08-487-1. Prezo cxe UEA: € 4,50.

nederlanda: Bart Ruigrok iam tradukis (unue surbaze de la germana, poste laux la esperanta versio) kelkdek pagxojn.

pola: Andrzej Marszalkowski iam planis traduki la libron.

portugala: Ismael Ávila tradukis la libron en la portugalan; gxi aperis en majo 2003 cxe eldonejo Pontes en Brazilo. Eldonkvanto: 1.000. Titolo: Esperanto, o novo latim da Igreja e do Ecumenismo. Jen la titolpagxo, kaj jen retpagxo de brazilaj katolikaj esperantistoj kun kelkaj pliaj informoj. La libro legeblas rete en formato pdf.

rusa: E. L., rus-ortodoksa pastro, tradukis la libron. Gxi aperis - post profunda reviziado fare de la eldonejo - en decembro 2002 cxe "Sezonoj" en Kaliningrad. Eldonkvanto: 1.000. Titolo: Hristianstvo i Esperanto.

slovaka: Pavol Petrik iam komencis traduki la libron.

slovena: Laux informo de 2006, ... komencis traduki la libron.


2. Tradukado

La tradukanto sentu sin libera ion ajn modifi, forstreki aux aldoni. Oni konsciu pri tio, ke tro lauxvorta traduko povus malbonigi la stilon en la nacia lingvo.

Eblas aldoni ekzemple informojn pri aktivajxoj de IKUE en la koncerna lando. Indas ankaux atenti pri diferencoj inter la - gxeneralaj kaj kristanaj - kulturoj de Germanio kaj aliaj landoj. Dum ekzemple en Germanio la frazo "La tendaro estas konsekrita al Virgulino Maria." aspektas arkaike - gxi do ne trovigxas en la libro -, oni eble povus aldoni en cxehxa aux pola eldono tian informon pri la Katolika Esperanto-Tendaro.

Kompreneble tradukanto, kiu profunde reverkas la libron, povas aperi kiel kunauxtoro sur la kovrilo de la libro.

En naciaj tradukoj ne necesas transpreni la piednotojn. Versxajne suficxas aldoni la informon, ke la esperanta versio havas centojn da fontindikoj, sed eblas ankaux transpreni kelkajn (precipe kiam la fontoj estas relative facile alireblaj por parolantoj de la koncerna nacia lingvo).

Kaj jen ankoraux propono al cxiuj tradukantoj, kiuj gxis nun ne estas spertaj: Oni petu jam post tradukado de la unuaj dek aux dudek pagxoj la jugxon de kompetentuloj, cxu la traduko estas suficxe bonkvalita por esti eldonata. (Tio ne necesas por homoj kiel Maire Mullarney, kiu jam per siaj libroj "Esperanto for hope", "Everyone's own language" ktp. pruvis sian verkistan kapablon.)

La nacilingvaj tradukoj povas transpreni la antauxparolon de cxefepiskopo Jakubinyi, eventuale kun la indiko "Antauxparolo al la esperanta eldono de 2001". (Laux la leteroj de Jakubinyi, kiu sentas "gxojon kaj dankemon" pro tio, ke per sia antauxparolo li povas "helpi al Esperanto", estas evidente, ke li konsentus pri la uzo de lia antauxparolo por nacilingvaj eldonoj.)


3. La eldonado

Eblas facile kaj senpage eldoni la libron rete. Tiucele oni povas sendi la tradukon retposxte aux sur diskedo (prefere kiel WORD-dosiero, gxis versio 2002) al la auxtoro, kiu povas aperigi gxin ekzemple laux la adreso http://www.u-matthias.de/latino/latin_xy.htm, kie xy estas la dulitera kodo de la koncerna nacia lingvo (aux lando).

Cxar la eldono en presita formo povas kosti - depende de la kvanto kaj kvalito - entute inter 1.000 kaj 10.000 EUR, gxi bezonas bonan preparadon. Estas konsilinde enketi unue cxe IKUE-anoj parolantaj la koncernan lingvon, cxu ili pretus subteni la eldonon per antauxmendo de kelkdek (aux eventuale ecx kelkcent) ekzempleroj.

Poste oni kontaktu kristanajn kaj/aux esperantajn eldonejojn. Avantagxo cxe kristanaj eldonejoj estas, ke ili havas bonan aliron al la neesperantista publiko. Aliflanke por la plej multaj el ili tre gravas rericevi la monon (inkluzive de laboraj kostoj) investitan en la eldonon, dum ili eble ne certas, cxu la libro vendigxos suficxe bone. Eblas tamen mencii, ke la germana versio aperis en 10.000 ekzempleroj kaj bone vendigxas [kvankam cxefe kun altaj rabatoj]. Kun esperantaj eldonejoj oni ofte povas bonege kunlabori, cxar ili kutime ne celas financan profiton. (La germana eldonisto Armin Gmeiner, iama messervanto de pastro Eichkorn, estas kaj aktiva kristano kaj amiko de Esperanto.)

Fine eblas ankaux simple presigi la libron kaj aperigi gxin ekzemple sub la nomo de la landa IKUE-sekcio. Versxajne la minimuma kapitalo necesa por tio estas cxirkaux 1.000 EUR.


4. Subvencioj

Cxar pastro Bernhard Eichkorn iam malfermis novan fakon "Tradukoj de 'la nova latino'" en la Fonduso Max Josef Metzger, ni povas finance subteni nacilingvajn tradukojn (gxis 500 EUR por unuopaj tradukoj).

Ne estas iu limdato por peti la subvencion. Eblas jam provizore informigxi pri la sxancoj, informante nin (Bernhard Eichkorn kaj Ulrich Matthias, prefere samtempe per retposxto) pri la stato de la traduko kaj la plano por la eldonado. La subvencio estas definitive aljugxata nur, kiam la traduko estas preta kaj la plano por la eldonado tre konkreta. La sxancoj povas altigxi, se oni aldonas opiniesprimojn pri la kvalito de la traduko fare de kompetentaj IKUE-anoj aux aliaj esperantistoj. Oni petu la subvencion prefere nur, se gxi estas vere bezonata por realigi la eldonon. Tamen ne nur eldonoj en la orienteuxropaj lingvoj havas sxancon.

Bonan tradukadon!


Ulrich Matthias, Rückertstr. 6, 65187 Wiesbaden, Germanio, http://www.u-matthias.de