Vortaro peza, utilo meza

 

Recenzo de: Erich-Dieter Krause, Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto, Buske 2007, ISBN 978-87548-466-3, € 98,-

 

Verkita surbaze de prelego farita de Ulrich Matthias en la 3-a Visbadena (laŭ Krause: Vizbadena) Esperanto-Tago, la 17-an de junio 2007

 

Kiam renoma vortaristo publikigas vortaron en renoma eldonejo, oni povas atendi bonkvalitan verkon. Sekve mi ne hezitis antaŭmendi la Grandan Vortaron Germana-Esperanto de prof. d-ro Erich-Dieter Krause. Komence de junio 2007 mi ricevis la vortaregon – 1.679 paĝojn dikan kaj (pro relative granda skribo) 2,25 kg pezan. Efektive la verko aspektas tre profesi-nivele, kun tre malmultaj tajp-eraroj. Se oni komencas provlegi ĝin, oni rapide konvinkiĝas, ke ĉirkaŭ 99 % de la kapvortoj estas tre bone tradukitaj. Kiel teston, mi kontrolis la „mezanpaĝon 840. Mi ekhavis kelkajn ideojn por plibonigo. Ekzemple, sub „Leistung“ mi mencius ankaŭ la tradukojnservokajsubteno“; mi aldonus „Leistungsempfänger“ - „ricevanto de servo“ aŭ „ricevanto de subteno“; mi aldonus ĉe „Leitbild“ - „modelo“, „idealoankaŭgvidprincipoj“ (memoru pri la „gvidprincipoj de GEA“); mi forstrekus la tre malofte uzatan terminon „Leistungsherz“ - „atlet-koro“. Sed mi trovis neniun maltrafan tradukon kaj neniun veran eraron.

 

Sur la dorsa flanko de la vortaro troviĝas la informo, ke la verko entenas pli ol 160.000 kapvortojn, i.a. la kompletan leksikon de la ĉiutaga lingvo. Post kelktaga uzo, mi tamen konvinkiĝis, ke tiu ĉi aserto estas trompa: Mankas en la nova Krause abundo da gravaj, ĉiutagaj vortoj kiel „Hauptschule“ („baza mezlernejo“ laŭ Vikipedio), „herunterladen“ („elŝuti“), „klicken“ („kliki“), „Fernleihe“ („interbiblioteka pruntado“), „Fronleichnam“ („Kristokorpa Festo“), „Achterbahn“ („onda fervojo“ laŭ Vikipedio), „Müsli“ („grenkaĉo“ aŭ „muslio“), „Sperrmüll“ („grandampleksa rubo“) kaj „Toner“ („printila inko“). Precipe mankas multaj ofte uzataj vortoj el la angla lingvo kiel „Browser“ („TTT-legilo“ laŭ Vikipedio), „online“ („konektite“, „rete“, „surreta“, „enreta“, …) kaj „Workshop“ („laborgrupo“).

 

Aliflanke, mi trovis en la vortarego abundon da vortoj, kiujn mi neniam ajn aŭdis antaŭe. Mi serĉis ilin en Guglo, kaj konstatis, ke kelkaj el ili tute ne troveblas en la reto. Ekzemploj estasChezroniter“ („ĥecronidoj“), „Schwarzbraunelle“ („nigragorĝa pronelo“) kaj „Schwarzschuppenröhrling“ („strobilforma boleto“). Unuafoje mi legis ankaŭ „Weinlaubgiraffe“ („masaja ĝirafo“), kiun Guglo trovis sur ekzakte unu retpaĝo. Kelkdek pliajn vortojn Guglo trovis sur malpli ol 10 retpaĝoj.

 

Kaj ankoraŭ rimarkeblas en la vortarego, ke ĝia antaŭulo – la 596-paĝa „Wörterbuch Deutsch-Esperanto“ de 1983 – devenas el GDR. Ekzemple Krause plu indikas, ke la honora ordeno „Held der sozialistischen Arbeit“ estas en Esperanto „Heroo de Socialista Laboro“, dum la nuntempe plej grava ordeno en Germanio, la „Bundesverdienstkreuz“ („Federacia Meritkruco“ laŭ „Vikipedio“) mankas. Kaj oni trovasArbeiter-und-Bauernstaat“ („laborista-kamparana ŝtato“, nun kun indiko, ke temas pri historia afero), dum „Rechtsstaat“ („konstitucie jura ŝtato“) mankas.

 

Kiel asekura matematikisto, mi kontrolis ankaŭ la fakan leksikon uzatan en mia ĉiutaga laborokaj konstatis, ke la vortarego ĉi-rilate estas tute mizera. Gravaj terminoj mankas, ekzemple  „Barwert“ („aktuala valoro“ aŭ „kontanta valoro“), „Rückstellung“ („rezervo“), „Entgeltumwandlung“ („prokrastita salajrado“ aŭ „ŝanĝo de salajro kontraŭ pensio“), „Sozialleistungen“ („socialaj avantaĝoj“), „Altersteilzeit“ („antaŭpensia partatempa laboro“), „Elternzeit“ („gepatra forpermeso“), „Sterbetafel“ („mortotabelo“), „Berufsunfähigkeitsversicherung“ („asekuro pri malkapablo plu labori en difinita profesio“), „Pflegeversicherung“ („flega asekuro“) kaj „Direktversicherung“ („entreprena vivasekuro“). Ĉu Krause opiniis la misteran fungon „Schwarzschuppenröhrling“ pli grava ol tiajn terminojn, nun pli kaj pli ofte legeblajn ankaŭ en ĵurnaloj?

 

Fakte enestas la termino „Versicherungsnehmer“. Krause aldonas tie en krampoj „Versicherter“, kaj tradukas ĝin per „asekurito“. Sed tio estas grava fuŝaĵo, ĉar oni inventis la terminon „Versicherungsnehmer“ (angle: „policyholder“) ĝuste pro tio, ke la posedanto de asekura poliso (ekzemple firmao) estas tre ofte iu alia ol la asekurita persono (ekz. ĝia dungito), kun gravaj konsekvencoj el vidpunktoj de juro kaj kontado. La „Asekura terminaro seslingva“ de Marc Vanden Bempt tradukas „Versicherungsnehmer“ tute ĝuste per „asekurprenintokajpolistenanto“. Domaĝe, ke Krause ne uzis tiun ĉi bonkvalitan 324-paĝan terminaron el la jaro 2005.  

 

Ankaŭ ĝenerale en la sfero de financoj kaj ekonomiko la nova Krause ne plenumas la atendojn. Mankas multaj gravaj terminoj kiel „Bausparen“ („konstrua sparado“?), „Börsengang“ („alborsiĝo“, „unuafoja emisiado de akcioj“, „unuafoja publika ofertado“), „Einzugsermächtigung“ („debetpermeso“), „Geschäftsbericht“ („jara raporto“ laŭ Vikipedio) aŭ „Vermögenswirksame Leistungen“ („salajra aldono por ŝparado“). Se mi volas traduki mian monatan salajrokalkulon, la nova vortarego laŭ mia impreso ne pli utilas ol ĝia malpli dika antaŭulo de 1983, ĉar ambaŭ lasas al mi multe da terminologia laboro.

 

Iom surprize, ni trovas en la vortarego la – jam malaktualiĝintan kaj nun daŭre malgraviĝantanterminonIch-AG“. Sed la tradukounupersona firmodonas tro malprecizan imagon pri ĝia signifo; fakte temas prisubvenciata eta firmao, kiun senlaborulo rajtis fondi inter januaro 2003 kaj junio 2006 en Germanio“. Pli grava, precipe el internacia vidpunkto, estas alia vere aktuala termino, kiu mankas: „Europa-AG“ („Eŭropa Kompanio“ aŭ „Eŭropa Akcia Kompanio“ laŭ Vikipedio).

 

Mi kontrolis ankaŭ la ekleziajn terminojn. Ankaŭ tie ni rimarkas ioman malkompletecon, ekzemple mankas (krom la jam menciita „Fronleichnam“) ankaŭ „altkatholisch“ („prakatolika“), „Krankensalbung“ (sankt-oleado de malsanuloj“), „Laudes“ („matena laŭdo“) kaj „Stundengebet“ („liturgio de la horoj“). Ĉe „Kirchentag“ ni trovas nur „sinodo“, kio estas tute maltrafa kompare kun la terminoeklezia foiroiam enkondukita de Adolf Burkhardt (kaj nuntempe trovebla ankaŭ en Vikipedio). Ĉe „Lektionarni trovas nur „lekcionario“, dum la oficiala  katolikaLektionar“ en Esperanto (aperinta en 1995 kun vatikana imprimaturo) nomiĝasLegaĵaro“.

 

Relative ampleksaj estas la leksikoj el biologio, medicinokaj el seksa vivo. Tamen, ĉu vere necesis aparte indiki sub „ficken“, ke „im Stehen ficken“ signifasstarante fiki“? Tute ĝenerale, ni trovas abundon da superfluaj kapvortoj. Kial indiki krom „Tiger“ - „tigroankaŭ „Tigerin“ - „tigrino“? Kaj kial aparte indiki „Kurpfuscher“ („ĉarlatano“), Kurpfuscherei“ („ĉarlateneco“), „kurpfuscherisch“ („ĉarlatana“), dum ekzemple „Kurhaus“ („kuracloka domo“) mankas?

 

Malgraŭ ĉia kritiko, la granda Krause estas, se ni rigardas ĝin kiel verkon de unuopulo, grandioza verko. Ni trovas nur relative malmultajn erarojnmaltaŭgajn tradukojn (al kiu apartenas laŭ mi ankaŭ la traduko de „Alltag“ per „ordinara tago“, „labortago“, dum miaopinie ĝi signifasĉiutaga vivo“). Krause faris tiom, kiom unu homo kapablas. Sed certe ni povas kritiki lin pro tio, ke li evidente ne serĉis la kunlaboron  kun esperantistoj, kiuj profunde konas la terminologion el plej diversaj fakoj. 

 

Miaopinie oni povus forstreki el la vortarego duonon de ĝia enhavo, ĉar temas pri vortoj, kiujn oni tre malofte uzas en la germana, aŭ pri derivaĵojvortkunmetoj, kiujn oni povaskun bazaj scioj de Esperanto – mem konstrui. Aliflanke, indus aldoni dekmilon da vortoj, kiuj foje, aŭ ofte, estus utilaj. Eble pasos kelkaj jardekoj, ĝis kiam tia vortaromalpli peza, sed pli utilaaperos en presita formo. Bonŝance dume daŭre kreskas Vikipedio kaj retaj vortaroj, tiel ke en la praktiko la relative multaj mankoj de la vortarego ne tiomege gravas.

 

Ulrich Matthias, Wiesbaden, Germanio

 

Estas permesite publikigi tiun ci recenzon ĉie ajnĉu komplete, ĉu parte.

 

 

Eksteraj ligiloj

 

La vortaro „Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto“ en Vikipedio

 

La vortaro en la retejo de la eldonejo Buske

 

 

Enretigo: 23.06.2007; lasta ŝanĝo: 05.07.2007